Diplomatia agnosko en la internacia juro estas politika, unuflanka paŝo, kiu havas lokajn kaj internaciajn jurajn implicojn, kaj en kiu ŝtato agnoskas la statuson aŭ leĝon de alia ŝtato aŭ registaro. Tiu paŝo estas la unua farita en longa diplomatia rilato inter ŝtatoj. Agnosko povas esti farita reale aŭ laŭjure, kutime per la publikigo de oficiala avizo nome de la agnoskanta registaro.